Soneto proksime respekta
skribi "sinjorinon" "sinjoron" 
eĉ se ni per "ci" ĝentilece 
parolas - devas esti dece 
tamen ne perdante humoron 

en rondoj de miaj konatoj 
regadas familiareco 
tamen kun la respekta deco 
depende de proksimrilatoj 

tiel reciproke plektiĝas 
proksimeco aĝo respekto 
junuloj kun tio aĝiĝas 

en Zuriko oni salutas 
ĉiujn sur la ŝtupara spekto 
en domo - tio bonkondutas
Zuriko, la 11an de majo 1996