Soneto pri folkloro male
mi ne ŝatas nun popolecon 
kial ĝi al mi ne tre plaĉas? 
ĉar certe tro naive klaĉas 
kreante artan sincerecon 

malscianto devas silenti 
kaj ne saĝumi per stulteco 
alie per troa saĝeco 
resto ne taŭgas por komenti 

mia obstina pritraktado 
de folkloro ne disvolviĝas 
sed droniĝas en funebrado 

Hitler kaj Stalin - jen ekzemplo 
ĝis nun turmente folkloriĝas 
kaj restas en folklora templo 
Zuriko, la 13an de majo 1996