Soneto koeficienta
iam mi por muzeoj dungis 
mi konas tiun mentalecon 
nur por akiri efikecon 
pro tio mi mezurojn jungis 

poste mi ekzemplojn resumis 
kiom da koeficientoj 
kompare kun ludelementoj 
muzea publiko konsumis 

al muzeo iom tro frue 
tro malfrue al galerio 
sur tiu etapo enue 

ne estu laĆ­data samtempe 
pura virto kaj koterio 
por ke vero ne agu trempe 
Zuriko, la 14an de majo 1996