Soneto kun ŝerca rangulo
skribis por si mem memoraĵojn 
per sia propra lingvo ĉifre 
verŝajne ankaŭ ludis fifre 
kaj faris plastikajn artaĵojn 

kiam oni ĉion deĉifris 
enhavo malkovris mokaĵojn 
kaj altrangulajn ridindaĵojn 
l' deksepan jarcenton trafiltris 

li kovrigis sin mem per laŭroj 
ankaŭ de li elimagitaj 
kun malsimulitaj bedaŭroj 

sekreto instigis delekte 
aktualiĝis malkovritaj 
tekstoj more kaj intelekte 

Zuriko, la 25an de majo 1996