Soneto kun kiĉplagiato
oni vidas tre ofte verkon 
pri kiu oni certe scias 
ke ĝi ne nur malambicias 
sed malfermas de iu ĉerkon 

Maria Konopnicka skribis 
"ni ne forlasos nian teron" 
iu piulo ŝanĝis eron 
neniu lin tion prohibis 

"Kristo ni ne forlasos viajn 
templojn" estas kiĉo feroĉa 
plagiata aŭ eĉ diboĉa 

iu diros "forlasu fiajn 
agadojn je bigota temo" 
pamfleto ne estas dilemo 
Zuriko, la 30an de majo 1996