Soneto atendas por hanto
ni vekiĝis tre frumatene 
post matenmanĝo ni atendis 
por io kion pensoj sendis 
kaj tion ni montris miene 

rezulto estis iom stranga 
ĉio okazis malreala 
valo aspektis ĉiam vala 
montaro restis same ranga 

sunsubiro bele ruĝiĝis 
tamen kun malvarmaj radioj 
vetero nur iom ŝanĝiĝis 

nia espero malpleniĝis 
almenaŭ laŭ la kriterioj 
de prognozoj kiuj nuliĝis 
Zuriko, la 5an de majo 1996