Soneto pri kulturaganto
Jan RodzeƄ - Klubo de Libristoj 
Malnova Urbo - Varsovio 
la plej grava ofertstacio 
nuntempe por polaj verkistoj 

decida same dezirema 
kun sento por literaturo 
je granda persona kulturo 
altruisto neprofitema 

li mem estas institucio 
sen li mi ne povas imagi 
agon por libra promocio 

tiun eksterordinarecon 
li devis tre ofte mem pagi  
flegante sian modestecon 
Zuriko, la 12an de junio 1996