mi skribis duonjare milon da sonetoj - ĉu estas multe? mi sentas min iom okulte tamen mi trovis propran stilon alilingve milon - kalkulu tago post tago - temprabato ankaŭ monato post monato semajnajn rezultojn kumulu sufiĉe ofte mi pripensas por kiu mi skribas sonetojn kial mi penon malkompensas? post mil jaroj en ĉielzono "oni citas viajn sekretojn sur Tero certe laŭ bezono"