Soneto pri fermo de pordo
nia vojo al libereco 
gvidas al venonta pordego 
kiun ni fermas pro timego 
je konkurenca konkereco 

libera merkato inside 
simplajn homojn malliberigas 
ankaŭ pro febleco subigas 
neatendante kaj rapide 

kapitalismo homvizaĝa 
plenumis strebon al riĉeco 
tamen okazis nur ĉantaĝa 

iam venos revolucio 
pro diferencoj en depreco 
venkos tumulta emocio 
Zuriko, la 20an de junio 1996