Soneto pri printempnaturo
disbruiĝis apud arbustoj 
ĉar flirte ululas noktuoj 
iliaj nuptaj kontribuoj 
ne ĉiam komparas kun gustoj 

ululo imitas hurladon 
miksitan kun pepo kaj ploro 
estas uzata por amoro 
mi ŝatas tiun koketadon 

post horo ĉiuj silentiĝas 
sed ne longe ĉar frumatene 
tuta ĉirkaŭaĵo merliĝas 

printempe naturo kantadas 
dum kulturo agadas ĝene 
poste eterne ripozadas 
Zuriko, la 3an de junio 1996