Soneto etose provinca
por verko de Miłosz por lia 
spirito kun korno provinca 
de vilna historio grinca 
pasintece anomalia 

tamen estas en ĝi valoro 
per forgesemo nostalgia 
malgraŭ koŝmaroj idilia 
nobligita per lia koro 

etaj patrujoj nun ekzistas 
apud ili patriotismoj 
kontraŭ prudenteco rezistas 

ni tamen povas farti ĝoje 
ĉar ne himnoj sed aforismoj 
estas bezonataj survoje 


Zuriko, la 30an de junio 1996