Soneto kore por naturo
de la mil naŭcent sesdek oka 
skolta taĉmento okupiĝis 
pri ekologio - estiĝis 
entrepreno tute provoka 

tiam temo malpermesita 
(nek "greenpeace" ankaŭ nek verduloj 
multaj partiaj aktivuloj) 
okazis krom tio uzita 

inspektorino de eduko
dum filozofileciono 
vidis rigon de vela tuko 

mi ŝin invitis - ŝi ne volis 
kaj poste alvenis admono 
sed mi la averton ĥoĥolis 
Zuriko, la 10an de julio 1996