Soneto pri la hundo Dunaj
ni supozis ke homo dronas 
en mezo de lago vespere 
hundon eltenis ni adhere 
duŝipe kiu nin admonas 

la nomon Dunaj li ricevis 
esperante estas Danubo 
amikiĝis en nia klubo 
kaj klubanoj pro rido krevis 

antaŭ de Władysław Broniewski 
freŝe baptita monumento 
ekhurlis laŭte por burleski 

poste miliciston atakis 
kiu reagis nur per sento 
ĉar tiu funkciulo vakis 
Zuriko, la 12an de julio 1996