Soneto pri vivkrea akvo
ĉio en akvo speguliĝas 
ĉar akvo reguligas vivon 
kreas nian povan motivon 
uzeble kun ĉio ligiĝas 

akvo estas parto de Dio 
nur de supro kaj ne inverse 
sed per vaporo universe 
fortiĝas kaj venas al ĉio 

bela legendo pri diluvo 
maldormigas multajn sur tero 
simile libertempe pluvo 

per maroj riveroj kaj lagoj 
regas tutpove en aero 
decidas pri fruktoj aŭ plagoj 
Zuriko, la 2an de julio 1996