Soneto - helpo de slovakoj
ĉiuj revenis kun konvinko 
ke finiĝis nigraj eventoj 
renovigitaj dokumentoj 
validis laŭ trovita skinko 

sen helpo de karaj slovakoj 
vojaĝon ne povis daŭrigi 
skoltvagantoj ĉar renovigi 
sed helpo ne eblus ĉe vrakoj 

Ludovit Malan kun edzino 
Dodo Zsoldos kaj Vlado Ĉelko 
ili nin helpis kun fascino 

frumatene kun eta timo 
iris supren la vela ŝelko 
nin atendis venonta limo 
Zuriko, la 21an de julio 1996