Soneto kun kastelmuregoj
kastelaj ruinoj imponas 
per tre penetrema sekreto 
kiu per legenda surtreto 
per bono la veron komponas 

sur muregoj troviĝas spuroj 
de grandeco sed historio 
atestas nur pri averio 
kaj pri disfalo de kulturoj 

krome de silento minaco 
timigas nin de profundeco 
pleniĝas iama sensaco 

en Esztergom estas tabulo 
omaĝe al Sobieski deco 
li estis granda kuraĝulo 
Zuriko, la 23an de julio 1996