Soneto pri armita Jurek
ne armita sed nominita 
tamen nia kara fotisto 
kaj antaŭ ĉio sciencisto 
nun estas instruantigita 

li estas skolta instruanto 
kun skolta kruco kaj vestaĵo 
por la unua instruaĵo 
li estas en grado gvidanto 

en la speciala ordono 
ekestis grava datreveno 
pri varsovia bastiono 

akcidento jam forgesita 
bondeziras nin indiĝeno 
nova vojo jam preparita 
Zuriko, la 1an de aŭgusto 1996