Soneto pri fiŝistkabano
fiŝisto preparas la retojn 
por sur Danubo fiŝkaptado 
bereta kontraŭsungardado 
inspiras por skribi pamfletojn 

malantaŭ fiŝista kabano 
okazas io nur aŭdebla 
tamen entute nevidebla 
ora fiŝo petas pri pano 

ĉu estas ankoraŭ fiŝistoj 
kaptantaj fiŝojn tradicie? 
verŝajne li estas la lasta 

aliaj ekestis bankistoj 
kaj agadas internacie 
ĉar nun vivo fariĝas hasta
Zuriko, la 14an de aŭgusto 1996