Soneto pri etaj restaĵoj
post jaroj naiva juneco 
jam ne povas elvoki ridon 
nek pekon kaj eĉ nek perfidon 
ĝi perdiĝis en matureco 

entuziasmo tamen restis 
laŭ formo de la sperta forto 
decidanta ankaŭ pri sorto 
kiu aventuron atestis 

oni diras "io min tiras" 
kompreneble ĉiam al celo 
kaj neniu pri tio miras 

hazardo nin indikas vojon 
eĉ por naviganto sub velo 
pri efekto alian fojon 
Zuriko, la 18an de aŭgusto 1996