Soneto ĉe kalendarlego
je ĉiuj kiuj pliaĝiĝas 
implikiĝas "ĉu vi memoras?" 
tiu frazo parte fetoras 
per espero kiu perdiĝas 

"Sturm" min sklavigas kaj legado 
gvidas min al miraklaj lokoj 
tuj alvenas memoraj mokoj 
ĉar forta estas memorado 

pri mia stato mi ne kredas 
ĉar mi ja ne estas maljuna 
nur iomete oportuna 

mi kuŝas pigre kaj ne tedas 
ne memoras kio fariĝis 
tamen verŝajne mi aĝiĝis 
Zuriko, la 24an de aŭgusto 1996