Soneto je malfacilaĵoj
en strebado al libereco 
agado ne estis modesta 
eĉ se simpla tamen protesta 
havis simptomojn de pekeco 

mi ne volus vivon ripeti 
kun mia sperto mi profitus 
sed mi pri metodoj hezitus 
ne povante ĉion surtreti 

volo miksiĝas kun sopiro 
ke ekstremaj situacioj 
ne plu min algvidos al miro 

malfacilaĵoj estas belaj 
sed nur en postaj inercioj 
bonaĵoj fariĝas ribelaj 
Zuriko, la 25an de aŭgusto 1996