Soneto pri Aljmaš dum nupto
Ivan kaj Hanka kun patrino 
kaj supre de Tito portreto 
ankoraŭ trankvila bildeto 
post jaroj venos halucino 

tuta de Aljmaš loĝantaro 
partoprenis en tiu nupto 
neniu aŭdis pri erupto 
najbaron salutis najbaro 

ili laboris kelkajn jarojn 
por gajni monon por festeno 
intertempe perdis altarojn 

preĝejo staris en vilaĝo
tamen neniu indiĝeno 
ĝin vizitis - kia domaĝo 
Zuriko, la 5an de aŭgusto 1996