Soneto pri grasa Danubo
akvo dum senventa vetero 
aspektas kiel estus grasa 
lerteco fariĝas malbrasa 
adekvate al atmosfero 

oni povas mem blovi velon 
sed efekto estos malgranda 
jes tuj falas vorto komanda 
por navige atingi celon 

ĵus venis blovo - skipo ŝnurojn 
ŝiris vane - perdiĝis vento 
kaj kiel ŝati aventurojn? 

ni navigas rudre al bordo 
optimisme sen trista sento 
sur ŝipoj devas esti ordo 
Zuriko, la 6an de aŭgusto 1996