Soneto tamen kun rimorsoj
mortigita de mi soldato 
restis peze en konscienco 
Ruĝa Armeo kaj potenco 
ankaŭ pardonpeta rabato 

mi eltiris kaŝe pistolon 
kiu estis plene ŝarĝita 
post pafo homo surprizita 
ride konfesis min petolon 

post milito al Hela Monto 
kun patrino mi forveturis 
tio estis mirakla fonto 

mi ne plu sonĝis kaj ne kriis 
kaj pri mortinto ne aŭguris 
nur memore mi emociis 
Zuriko, la 11an de septembro 1996