Soneto pri skribmaniero
mi demandis pri komputiloj 
verŝajne spite al metodo 
kiu fariĝis rimedmodo 
de kiu dependas skribstiloj 

sonetojn mi skribas krajone 
ĉar antaŭ ol mi klavon premas 
mi forgesas pri kio temas 
kaj pensojn mi traktas admone 

demonoj de postmodernismo 
kun loĝloko en Ĉernobilo 
faras pruvon de hedonismo 

ekstreme pruvas eĉ doloron 
tiam ekestas maltrankvilo 
elvokanta ankaŭ hororon 

Zuriko, la 19an de septembro 1996