Soneto kun templo en fono
lumas templo de farmasonoj 
"la stranga mondo" iu diris 
interese ĉu li ne miris? 
ĉirkaŭe bruas turaj sonoj 

parolis iu saĝa homo 
kaj same maldekstra aŭtoro 
ke bela farmasona moro 
estas misterio en domo 

kutimo agas pozitive 
kaj sendepende de medio 
traktanta templon negative 

mi tiun preĝejon rigardas 
ekstere okazas nenio 
nur sur Limmat ŝipo boardas 
Zuriko, la 2an de septembro 1996