Soneto kun puno pro nasko
de multaj homoj ambicio 
estas celo esti burĝano 
kaj alilanda civitano 
de nova ŝtato kaj socio 

mi certe ankaŭ faros tion 
aŭ mi mian vagadon ĉesos 
polan pasporton mi forgesos 
ĉar fakte signifas nenion 

mia edzino daŭre iras 
mi ne povas trairi limon 
kaj ŝi komencas havi timon 

blanka kruco sur ruĝo ĝiras 
eblecon je ĉiu vojaĝo 
ŝajnas milda en mia aĝo 
Zuriko, la 23an de septembro 1996