sufiĉas ekkrii "juneco!..." kiel en de Mickiewicz odo ruĝo denove estas modo iom mildita de blankeco "...donu min flugilojn..." portantajn min al trankvila olda aĝo kaj poste alvenos omaĝo ĉar mi havos nepojn amantajn se en mi inspiro eksplodos mi certe ion verki provos pri tio memoro klopodos sed intertempe amnezio ĉiujn memoraĵojn forŝovos al restaĵoj de iluzio