Soneto pri libereclimo
oni suspektis lin pri ŝtelo 
li estis komerca riskulo 
sed ne laŭ aliaj ruzulo 
nun li ripozas en kitelo 

pledisto zorgas pri defendo 
kaj laŭ lia lasta postulo 
li ja ne estas frenezulo 
kuracisto diras "ofendo!" 

eĉ juĝisto tion proponis 
por ke li estu paciento 
juĝan psikiatron admonis 

libereclimo estas klara 
inter prizono kaj evento 
psikiatria sed amara 
Zuriko, la 27an de septembro 1996