Soneto pri urbaj KONATOJ
premiero en Arto-Domo
"KONATOJ" - titolo de l' libro
tumulto moviĝas en fibro
por urbo merkata simptomo

kriado - alvenas artistoj
aplaŭdas lump-alternativo
vortojn skribitajn per kursivo
ripetas iliaj statistoj

ĉe pordo mem sinjoro Ŝuo
Guinness-biero por fasono
sed en la poŝo granda truo

delogi nun fremdan edzinon
apartenas al bona tono
senkulpe luant-amatinon
Zuriko, la 13an de januaro 1997