Soneto pri VIRO-elsendo
SOLA VIRO en la radio
la temo de iu verkisto
parolas kun li ĵurnalisto
portretaĉo de la medio

slogano "kie estas viroj"
soleco estas liberigo
reveco - malsola konigo
sed velkas virinaj eltiroj

senpaŭze li laŭdis ambonon
kaj kaptis dumtempe bezonon
por trovi dudekan edzinon

sciante ke ŝatas li vinon
najbaro ekludis trombonon
per korno falsigis la tonon
Zuriko, la 14an de januaro 1997