Soneto pri Da Da - signifo
vizitkarto kun nom' "MERKURO"
ho svisajn horloĝojn aĉeti
forgesu - jam ne plu Soveti'
nun ruse aspektas futuro

"ion por io" tute klare
vi en Moskvo libron eldonos
se en Zuriko min bezonos
"da da" kaj "NJET" tre avare

promeso ja daŭros eterne
kiel gazetaro avertas
"Slovjanskaja" lumas lanterne

komprenas nun homo trompita 
ke transakcio nur asertas
fikcion de l' vorto fraŭdita
Zuriko, la 15an de januaro 1997