Soneto pri ĥoĥolaj kapoj
malsano de trolibereco
ĉu zumo ŝanĝiĝos al vortoj
postuloj al pravaj raportoj
devene de krea lerteco

plurfoje okazos kapŝanĝo
ĥoĥoloj komencas cerbumi
pri reg' sindikata forumi
kaj temas unue pri manĝo

nun oni tute ne memoras
kiu la urbon liberigis
dankado terure fetoras

oni preparas novan leĝon
ĉiuj ĥoĥoladon certigis
anstataŭ ĥoĥoli la reĝon
Zuriko, la 17an de januaro 1997