Soneto laŭ respond-konsiloj
tre multe legas Benedikto
posedas titolon "doktoro"
laboras kiel redaktoro
lin tuŝas kritika verdikto

okupas ne pri konjunkturo
se iun recenzon li legas
tuj kontraŭbatale bruegas
ĉar vivas per literaturo

averto denove revenas
"ci librojn bongustu ne skuojn"
konvinkas nin frazo matura

"oni skribis pri mi malbonon"
"ne legu provincajn revuojn"
"ĉu mondo ignoron eltenas"
Zuriko, la 28an de januaro 1997