Soneto nome Pola Negri
ribela formul' kariero
cindrulin' fariĝis reĝino
fabele nur feliĉulino
teatre dum prapremiero

atingis ŝi altan ŝtupeton
en tango atente doloris
kortuŝe per revo odoris
por plendi epokan impeton

amis ŝin Rudolf Valentino
Charlie Chaplin laj princ' de Jorko
tristece plaŭdante kun vino

iama Lipno-loĝantino
enŝovis feliĉon al porko
la sorto fariĝis rutino
Zuriko, la 3an de januaro 1997