Soneto ne nur tradicia
kristnaskan kanzonon murmuri
memore protekti fidecon
kaj ĝuste forĵeti sekecon
eblecon kvalite mezuri

proverboj saĝigas nacion
se iu atestas pri vivo
signifas ke estas motivo
por spite uzi tradicion

loĝejo en subtegmentejo
ekstere riĉuma portalo
rezigno de plumpa buntejo

perdita nebulfirmamento
anĝelo en preĝej-vitralo
okupas pri farb-ornamento
Zuriko, la 5an de januaro 1997