Soneto je konsulmensogo
ricevis mi novan pasporton
mensogo - alia datumo
antaŭa ol vera sendumo
sed mi ja ne ŝanĝos la sorton  

"l' deksepan de septembro" - staras
nun l' dudek tria de oktobro
eĉ se li mezuras laŭ sobro
korekte konsulo ne faras

la foton de l' posta momento
faritan antaŭ kelkaj tagoj
enhavas person-dokumento

mi ne bedaŭru per dankego
trompetoj ne estas ja plagoj
atendas min nova vojego
Zuriko, la 23an de oktobro 1997