Soneto marĝene de manĝo
trifoje en Pariz' mi plaŭdis
en fakoj diversaj kaj sferoj
rulante en gravaj aferoj
sed mi pri "Kultura" ne aŭdis

iam en urb-domo zurika
iu grava urb-premiito
menciis pri stranga punito
dum regis enuo unika

la kaŭzo de Pariz-disputo
kapreolaĵ' kun oksikoko
brasiko ruĝa kaj vinguto

ĉe kafo subtila vent-ŝuto
kaj poste al alia loko
kun adiaŭo kaj saluto
Zuriko, la 26an de oktobro 1997