Soneto same tolerema
polico serĉas grandspionon
ĉar li ion ŝtelis - en malo
li estas grava generalo
nun okcidente lavas monon

plaĉas al mi l' sindikat-ĉefo
li ne nur kolon plilongigas
sed ankaŭ friponojn neigas
kiel l' prezidento ĉe refo

kruco pendas en parlamento
ĉar regas ĝuste tolerado 
ne plendu en tiu momento

parlamentanoj kaj monaĥoj
ĉu l' pastron savos ignorado
kaj knajpe krucoj apud Baĥoj
Zuriko, la 28an de oktobro 1997