oni sendis al mi la foton pri kiu mi iam eĉ skribis samtempe la ĝojon vent' tribis por foje travivi saboton postmilite - l' jar' kvardek kvina Malsupra Silezio - loko trifoje nom' ŝanĝita - moko postgermana predo rutina denove Teroj Akiritaj la nomojn ŝanĝis eĉ kelkfoje iuj estis malpermesitaj komune poloj kaj germanoj ili ankoraŭ antaŭvoje ni estis jam forpelintanoj