Soneto pri la dua klaso
Miĥael' Hul en l' dua klaso
do "dancadis du Mikaeloj
granda kaj eta" - mankis celoj
preĝadis ni kiel amaso

"en la nom' de Patro..." - estis puno
kolegon mi tuj pike puŝis
plumkeste "polmon" - mi eĉ ŝuŝis
steloj palpebrumis al suno

"en polmon" sekvis "en postaĵon"
estis en ordo ĉiutaga
travivaĵ' kaŭzis travivaĵon

mi tamen amis la sinjoron
krom li ne ŝajnis valor-aga
drinkante sanigis li koron
Zuriko, la 10an de novembro 1997