Soneto je alia flanko
alvenis tien samlandanoj
por loke sklavecon retiri
ili preskaŭ ne povis iri
perdinte sanon pro germanoj

la kaŭzo estis do milito
ili rakontis kun detaloj
pri sorto kun lignaj sandaloj
de unu deviga dungito

l' germanoj okazis murdecaj
la samaj por niaj okuloj
tre mildaj ĝentilaj kaj decaj

por Strigajn Montojn memorigi
sklav' vidis sangon en anguloj
ĉu povas pardonon certigi
Zuriko, la 14an de novembro 1997