Soneto pri provoj fiaskaj
ne vane memoron ekzercis
povinte labori tre kome
li studis ĉion postdiplome
sed tamen nur ĉiam komencis

plagumis kaj krome frakasis
montradis strangegajn projektojn
kelkfoje vizitis eĉ sektojn
fine li Zurikon forlasis

forgesis pri aĉet-mezuroj
pri ameligil' de kolumo
kaj pri nepagitaj fakturoj

li loĝas nun en Varsovio
zorgante pri manĝo kaj lumo
ĉe ŝuldoj okazas nenio
Zuriko, la 19an de novembro 1997