Soneto pri literatoro
stipendion li ne plu havas
ĉar malrangas literaturo
IOn devas ŝpari kulturo
kaj blovaj orkestroj nun gravas

savado sur l' germana flanko
li tie ricevas premion
ĝuante aventur-manion
kritike li klaĉas pri banko

volonte rolas kombatanton
(li konas ja bone arestojn)
sed pli eĉ plej ofte amanton

verkisto jam perdis frekvencon
intencas ŝanĝante kuntekstojn
denove priskribi "Komencon"
Zuriko, la 21an de novembro 1997