Soneto pri la novondulo
komence estis KoPo-membro
fondinto de la NOVA ONDO
ridinda restis lia mondo
krome li festis en novembro

nur IO restis poezio
li skribis ili palpebrumis
de temp' al tempo lin helpumis
kovriĝis li per amnezio

ankoraŭ honora doktoro
ne staras ĉe fama Stumpano
nun paŭzas poema sektoro

Ŝekspiron tradukas rezulte
de l' rostra vadant' en ĉampano
elefant' - signifas tre multe
Zuriko, la 25an de novembro 1997