Soneto pri troaktivulo
ricevis l' plej gravan ordenon
ĉar estis li fama verkisto
iama PEN-klub-aktivisto
tre ŝatas glorigon kaj benon

multege li skribis - ĉu vere
ekzemple sub iu titolo
PROfesor' sen PRO-protokolo
la verko aperas sincere

li tamen tre frukte laŭdiĝis
kaj fine fariĝis ministro
bedaŭre ne ĉio ordiĝis

anstataŭ novaĵojn esplori
li volis regi sub MAGistro
kaj literature malflori
Zuriko, la 26an de novembro 1997