Soneto je arto por arto
titoloj de bildoj - poemo
tolaĵoj lumantaj per blanko
disvaste de banko al banko
vortsignoj kun eta dilemo

detale laŭ hel-litanio
krom temo kongruis al temo
alie kreiĝis la skemo
ekestis banala manio

post jaroj la PENTR-KATALOGO
l' unua l' dua l' tria preĝo
rutine ŝanĝiĝis prologo

ĥoĥolas li ludan ŝalmecon
en finmiljariĝanta seĝo
artisto pentras enuecon
Zuriko, la 27an de novembro 1997