Soneto je la komunio
disfloris vivo asocia
"ĉiudimanĉe ĝojaj gestoj"
"okazis bruaj edziĝfestoj"
"etoso estis emocia"

fragmentoj de l' notic-manio
diras pri miaj onkloj karaj
kaj ankaŭ pri festoj batalaj
ĉapitron fermas komunio

"mi prenis du freŝajn ĉerizojn"
pekante mi ilin elsputis
dum sonĝo sentante ŝuld-krizojn

venas antaŭaj memoraĵoj
sinjoron Kurnicki salutis
Kapraĉjo-Stultaĉjo-nutraĵoj
Zuriko, la 8an de novembro 1997