Soneto je reciprokaĵoj
Jesuo - rigardu riĉulon
spirantan per mono kaj oro
dum floras almoza furoro
ĉar tero rikoltis nebulon

sed restas ja lasta espero
popolo atendas kolere
krom morto ĵus venos vespere
amason fortigos vetero

spirito pli gravas ol korpo
do antaŭ ĉiela forflugo
karese amuzas kun sorto

averto - jes ĝi malgraviĝis
ĉar peko vom-spuras ne plugo
moralo entute perdiĝis
Zuriko, la 11an de decembro 1997