Soneto je propra medio
naskiĝis mi kiel kristano
sed vivi en dekstra fetoro
ne estas agrabla faktoro
ne agas mi kontraŭ pagano

ribelas nur aĉa perfido
sed fido jam vagas al honto
krom vero devenas de fonto
mi restos ĉe propra decido

mi supre rigardos du flankojn
amike kun Sankta Spirito
profite vizitos mi bankojn

memvole mi restos ŝerculo
depende - nur dia dungito
neniam blasfema drakulo
Zuriko, la 14an de decembro 1997